Lastatempe Fu Ziying, asistanto de ĉina ministro de
komerco informis, ke Ĉinio faros etan ŝanĝon al politikoj pri ekstera
kapitalo kaj ekstera komerco.
La ekstera komerco de Ĉinio kreskis je 30% jare en
la lastaj sinsekvaj 5 jaroj kaj daŭre altiĝas la favora saldo de
la ekstera komerco. Laŭ statistiko de la Ĝenerala Administracio
de Dogano de Ĉinio, Ĉinio realigis favoran saldon de 61.44 miliardoj
de usonaj dolaroj en la unuaj 6 monatoj de 2006, en kresko de 54.9%
kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Kresko de eksporto
pli granda ol tiu de importo influis la komercan ekvilibron de Ĉinio
kaj internacian spezadon. En tia situacio Ĉinio komencis ŝanĝi sian
eksterkomercan politikon troemfazantan eksporton por akceli daŭrigeblan
disvolviĝon de enlanda ekonomio. Oni ĉesigos rabaton al eksporto
de produktaĵoj alte konsumantaj fuelon kaj serioze poluantaj kaj
produktaĵoj el riĉfontoj. Sed malfacila estas eksporto de agrikulturaj
porduktaĵoj, do oni devas altigi rabaton al eksporto de tiu fako
por multigi enspezon de la kamparanoj.
Fu diris ankaŭ, ke Ĉinio altiros eksterajn investojn
de bonaj industrioj kaj bonaj entreprenoj laŭ la principo de justa
konkurenco.
|