La 11-a de julio estas la 17-a Monda Tago pri Loĝantaro. La koncernaj
departementoj de Ĉinio kune okazigis kunvenon la 10-an de julio
en Tsinghua-Universitato en Pekino, kaj startigis la junularan volontulan
agadon pri zorgo al knabinoj. La temo de la kunveno estas "Zorgu
knabinojn kaj ekagu".
Nun la plej granda problemo en la loĝantara strukturo
de Ĉinio estas, ke neekvilibras la seksa proporcio de naskitoj,
t.e. en ĉiu cento da novnaskitoj, virseksaj pli multas ol inseksaj.
En la kunveno, s-ro Zhang Weiqing, estro de la Ŝtata Komisiono por
Naskolimigo de Ĉinio, diris, ke por solvi tiun problemon, la ĉina
registaro startigis la nomitan agadon kaj alvokis al la tuta socio
partopreni en la agado.
Pli ol 200 studentoj el pli ol 20 ĉinaj universitatoj,
kiaj la Pekina Universitato kaj Tsinghua-Universitato, promesis,
ke estante junularaj volontuloj, ili aktive propagandos la sciencan
koncepton pri nasko kaj eliminos la tradician neglekton al knabinoj.
|