La 12-an de julio sukcesis prova flugo en Nyingchi, la tria civila
flughaveno en Tibeto, Ĉinio.
Nyingchi situas en sudorienta Tibeto. Malpli alta ol
flughavenoj de Chamdo (4334 metroj) kaj Gonggar (3570 metroj), Nyingchi
je altitudo de 2949 metroj estas 120 kilometrojn for de la ravino
de Yarlungzangbo-rivero kaj pli ol 400 kilometrojn for de Lhasa.
Tie la arbaroj estas densaj, pluvokvanto sufiĉa kaj oksigeno kampare
riĉa. Tie turistoj povas sin adapti al la altebenaĵa klimato kaj
vojaĝi plu al regionoj de pli alta altitudo, eviti suferon pro oksigenmanko
kaj samtempe ĝui la karakterizajn naturajn kaj kulturajn vidindaĵojn
laŭ la vojo. Tial la Nyingchi-a Flughaveno espereble fariĝos la
unue elektata por turistoj vojaĝi en Tibeton per aviadilo.
|