Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Tibeto alprenas multe da metodoj por protekti Potala-palacon

Lastatempe, la Buroo pri Kulturaj Restaĵoj de la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio prezentis dokumenton, kiu klare difinis metodojn por protekti Potala-palacon.

Post kiam la Qinghai-Tibeta Fervojo oficiale ekfunkciis la 1-an de julio, ĉiutage 5000-6000 vojaĝantoj veturas al Tibeto. Tamen, limigita estas la eltenebleco de Potala-palaco, la plej ŝatata vidindaĵo por la turistoj.

La dokumento difinis, ke de la 1-a de julio la palaco ĉiutage akceptu nur 2300 turistojn, kaj ĝi difinis ankaŭ itineron por viziti la palacon por eviti amasiĝon de vizitantoj kaj redukti la tempon de restado en la palaco; laŭdifine malmultajn halojn estas permesite viziti ekstere, sed malpermesite eniri.