Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Liu Xiang rompis mondan rekordon de 110-metra hurdokurado

La 11-an de julio en la Internacia Atletika Kunveno de Grandpremio de Laŭzano, ĉina sportisto Liu Xiang per 12.88 sekundoj gajnis ĉampionecon de 110-metra hurdokurado kaj rompis la mondan rekordon, kreitan de fama brita atleto Colin Jackson antaŭ 13 jaroj per 12.91 sekundoj.

Tiutage en la matĉo de 110-metra hurdokurado usonaj veteranoj Dominique Arnold kaj Terence Trammell respektive gajnis arĝentan kaj kupran medalojn per 12.90 kaj 13.02 sekundoj.