Posttagmeze de la 16-a de julio, ĉina prezidanto Hu Jintao, ĉeestanta
la dialogan konferencon de gvidantoj de 8-landa bloko kaj gvidantoj
de disvolviĝantaj landoj, intervidiĝis kun usona prezidento Bush
en Sankt-Peterburgo de Rusio. Ili profunde interŝanĝis opiniojn
pri ambaǔflankaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj problemoj
interesantaj ambaǔ flankojn.
Hu Jintao diris, ke lastatempe la interrilatoj de Ĉinio
kaj Usono disvolviĝis stabile, kaj ambaŭ flankoj atingis gravajn
komunajn konojn pri plena antaŭenpuŝo de la konstruivaj kunlaboraj
interrilatoj de la du landoj en la 21-a jarcento, kiuj estas efektivigataj
iom post iom. Ĉinio volas klopodi kune kun Usono, trakti la dulandajn
interrilatojn surbaze de strategia alteco kaj longa perspektivo,
disvastigi la kuniĝajn punktojn de interesoj de la du landoj, pliintensigi
kunlaboron en la kampoj de ekonomio, komercado, fuelo, defenda afero,
kontraŭterorismo kaj preventado de nuklea difuziĝo, kaj samtempe
respekti kaj konsideri la zorgojn de ambaŭ flankoj, kaj dece trakti
tiklajn problemojn en la interrilatoj de la du landoj por antaŭenpuŝi
la interrilatojn.
Bush diris, ke la vizito de prezidanto Hu Jintao al
Usono estis tre sukcesa kaj akiris gravan frukton. Usono alte taksas
la rilatojn inter Usono kaj Ĉinio, kaj volas senĉese pliintensigi
kunlaboron kaj aktive disvolvi la interrilatojn de la du landoj.
Bush diris, ke ekonomia kreskado de Ĉinio estas utila
por disvastigi eksportan merkaton de usonaj produktaĵoj, kaj la
ekonomio kaj komercado de la du landoj estas reciprok-profitigaj.
Usono tre atentas la klaran promeson de Ĉinio pri merkata eniro
kaj protektado de intelekta proprieto kaj volas senĉese disvastigi
ekonomian kaj komercan rilatojn.
Tiutage, Hu Jintao intervidiĝis samtempe kun brazila
prezidento Luiz Inacio Lula da Silva, meksika prezidento Vicente
Fox Quesada, sud-afrika prezidento Thabo Mbeki, hinda ĉefministro
Manmohan Singh kaj Denis Sassou-Nguesso, prezidento de Respubliko
Kongo. La ses gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri pliintensigo de
kunlaboro de disvoviĝantaj landoj kaj akcelo de komuna disvolvo.
|