Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ministroj de eksteraj aferoj de Ĉinio kaj Srilanko publikigis komunan novaĵ-komunikon

La 15-an de julio, Li Zhaoxing kaj Mangala Samaraweera, ministroj de eksteraj aferoj de Ĉinio kaj Srilanko, publikigis en Pekino komunan novaĵ-komunikon, ke Ĉinio kaj Srilanko havas vastajn komunajn interesojn en internaciaj kaj regionaj aferoj kaj konsentas disvolvi interkonsiliĝon kaj fortigi kunaranĝon pri tio.

La komuniko diras, ke en la lastaj 49 jaroj post la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj, la dulandaj interrilatoj sane kaj glate disvolviĝis, politika reciproka konfido inter la du landoj senĉese fortiĝis kaj kunlaboroj ekonomia kaj komerca estis fruktodonaj. 2007 estos la 50-a datreveno de la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kaj la dulandaj registaroj decidis, ke la jaro estu "Jaro de amikeco inter Ĉinio kaj Srilanko".

En la komuniko, Srilanko reasertis, ke ekzistas nur unu Ĉinio, Taiwan estas neapartigebla parto de la ĉina teritorio kaj Srilanko oponas sendependiĝon de Taiwan en iu ajn maniero.