De la lastaj jaroj, Ĉinio ekspedas al la kamparo
grandan nombron da teknikistoj laŭ la bezonoj de kamparanoj.
En la jaro 2002, la ĉina registaro komencis sendi teknikistojn
al iuj provaj lokoj en kamparo por gvidi kultivadon. Ĝis la fino
de 2005, pli ol 23 mil tiaj teknikistoj laboris en pli ol du trionoj
da provincoj de Ĉinio.
En iu koncerna kunveno, ĉina ŝtata konsilanto Chen
Zhili diris, ke teknikistoj jam fariĝis disvastigantoj de avangardaj
sciencoj kaj teknikoj en la kamparo kaj kondukantoj de kamparanoj
por ilin riĉigi.
|