La
17-an de julio, okazis en Pekino la 36-a Monda Spaca Konferenco.
Ĉina prezidanto Hu Jintao sendis al ĝi gratulan leteron.
La Monda Spaca Konferenco estas plej influa sinteza
internacia scienca simpozio en spaca kampo, organizata de la Komitato
por Spaca Esplorado en ĉiu dua jaro. Ĝin ĉeestis pli ol 2000 personoj
inkluzive de sciencistoj de centoj da institutoj de spaca esplorado
de pli ol 50 landoj kaj regionoj kaj ŝtatoficistoj de ĉefaj spaconaŭtikaj
institutoj de la mondo kaj reprezentantoj de koncernaj internaciaj
organizoj.
La konferenco daŭros unu semajnon kaj estas unuafoje
okazigita en Ĉinio. En la rond-tabla forumo, respondeculoj de 12
gravaj spaconaŭtikaj institutoj inkluzive de la Ĉina Nacia Spaca
Administracio, la Eŭropa Spaca Agentejo, la Rusa Spaca Agentejo,
la Nacia Spaconaŭtika kaj Spaca Administracio de Usono kaj la Japana
Aerospaca Eksplora Agentejo diskutos manierojn kaj kadron de internacia
kunlaboro pri spaca esplorado en la nova jarcento. Samtempe, la
konferenco organizos tri sintezajn lekciojn pri ĉina homoporta spaconaŭtika
sistemo kaj novaj fruktoj de esplorado pri Saturno kaj Marso kaj
tri ĉin-lingvajn scienco-popularigajn prelegojn.
|