Unua paĝo >> Aktualaĵoj


"Bilis" kaŭzis seriozan inundan katastrofon en suda Ĉinio

De la lastaj tagoj, influate de la potenca tropika ŝtormo "Bilis", en iuj provincoj de suda Ĉinio kontinue pluvegas, tio kaŭzis seriozan inundan katastrofon.

Laŭ informo el la Ministerio de Internaj Aferoj de Ĉinio, nun la inundo jam kaŭzis morton de 156 homoj kaj malaperon de pli ol cent homoj en la provincoj Zhejiang, Fujian, Hunan kaj Guangdong. Oni jam urĝe translokis proksimume 1.7 milionojn da loĝantoj el la plagitaj lokoj.

La inundo kaŭzis ankaŭ damaĝon al agrikulturaj plantaĵoj en granda areo kaj disfalon de multaj domoj.

La ĉina ŝtata financo jam urĝe asignis specialan kapitalon por subteni laboron kontraŭ la inundo, la Ministerio de Internaj Aferoj de Ĉinio, la Ministerio de Agrikulturo de Ĉinio kaj aliaj institucioj jam organizis komunan laboran grupon, kiu venis al la plagitaj lokoj por gvidi la kontraŭ-inundan laboron. Granda kvanto da manĝaĵoj kaj materialoj estas senĉese transportataj tien.