Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ekflugos la unua ĉartita kargo-aviadilo de Taiwan al la ĉeftero de Ĉinio

Je la 22-a horo de la 19-a de julio, la unua ĉartita kargo-aviadilo ekflugos de Taoyuan-flughaveno de Taiwan al Ŝanhajo. Ĝi atingos la Pudong-an Internacian Flughavenon de Ŝanhajo je la 1-a horo matene de la sekvanta tago. La Ĉina Aviada Kompanio de Taiwan plenumos la flugon, kaj la Orienta Aviada Kompanio Limigita en Ŝanhajo prizorgos surteriĝon de la aviadilo. La Pudong-a flughaveno en Ŝanhajo jam estas preta akcepti la aviadilon.

Aviadilo de tipo Boeing 747-400 plenumos la flugon. La sekvantaj 4 flugoj estos en la 25-a kaj la 30-a de julio, la 8-a kaj la 10-a de aŭgusto.

Ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo jam plenumis flugon de ĉartitaj pasaĝeraj aviadiloj ĉe la Printempa Festo en 2003, 2005 kaj 2006. La lanĉo de kurso de kargo-aviadilo markas novan paŝon de kunlaboro en civila aviado de la du bordoj.