Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis 6-a Orient-Azia Virina Forumo en Pekino

La 18-an de julio inaŭguriĝis en Pekino la 6-a Orient-Azia Virina Forumo kun partopreno de ĉ. 300 specialistoj pri virina problemo kaj respondeculoj de virinaj organizaĵoj el Koreio, Japanio, Mongolio, Korea Respubliko kaj la ĉeftero, Hongkong, Makao kaj Taiwan de Ĉinio.

La forumo daŭros du tagojn, kaj ĝia ĉeftemo estas "Seksa egalrajto kaj daŭrigebla evoluado – ŝanco, defio kaj agado de orient-aziaj virinoj en la fono de tutmondiĝo". S-ino Huang Qingyi, konstanta vicestro de Komisiono de Laboro pri Virinoj kaj Infanoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, esperas, ke per ĉi-foja forumo, la virinoj de la orient-azia regiono pliigos interŝanĝon kaj interkomprenon, pluapaŝe akcelos solidarecon kaj kunlaboron.

La Orient-Azia Virina Forumo okazas en ĉiu tria jaro, kaj la lastafoja okazis en la Hongkong-a Speciala Administra Regiono de Ĉinio.