Antaŭ
nelonge Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina
Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, diris, ke estas necese
persisti kaj perfektigi la aŭtonoman sistemon de nacimalplimultaj
regionoj, kaj efektive garantii, ke aŭtonomaj regionoj de nacimalplimultoj
laŭleĝe plenumu sian memstarecon.
En kunveno okazinta en Hohhot, ĉefurbo de la Aŭtonoma
Regiono de Interna Mongolio, Jia Qinglin montris, ke la aŭtonomeco
de nacimalplimultaj regionoj estas iniciato por solvi la nacimalplimultajn
problemojn de Ĉinio, kaj ankaŭ fundamenta politika sistemo de Ĉinio
kaj grava rimedo por nacimalplimultoj sin mastri.
|