Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio havas 123 milionojn da retumantoj

La 19-an de julio, raportis statistiko de la Ĉina Interreta Informa Centro, ke ĝis la 30-a de junio, 2006, Ĉinio havas 123 milionojn da retumantoj, kun kresko de 19.4% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro.

“La 18-a Statistika Raporto pri la Interreta Disvolviĝo en Ĉinio” diris, ke 12 milionoj da ĉinoj fariĝis novaj retumantoj en la unua duonjaro de 2006; nun 7700 ĉinoj vizitas reton per larĝa bendo. Ĉinio nombras 788 mil retejojn, inkluzive de 90 mil retejoj aperintaj en la unua duonjaro de 2006. La totala bendolarĝeco de luigita internacia konekto superis 210 mil MB, kresko de 159.2% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro.

Nun ĉ. 15 milionoj da ĉinoj ofte uzas interretan edukadon, 25 milionoj da personoj ofte uzas interreton por peti laboron. La retumantoj kiuj ofte uzas blogon kaj aĉetas aĵojn per interreto okupas respektive 23.7% kaj 26% de la totala sumo de la retumantoj. Krome, la personoj kiuj ofte aĉetas aĵojn per interreto kreskas je 50% kompare kun tiuj en la sama periodo de la pasinta jaro.