En la estontaj 5 jaroj, Ĉinio asignos 300 miliardojn
da juanoj (ĉ. 8 juanoj=1 usona dolaro) por akceli traktadon kaj
utiligadon de la malpura akvo en urboj.
En la fino de 2005, la ĉina registaro elmetis la celon,
ke en la jaro 2010 la trakta proporcio de la malpura akvo en urboj
atingu 70%. Zhang Yue, oficisto de la Ministerio de Konstruado de
Ĉinio, diris, ke Ĉinio daŭre klopodos por impulsi reformadon de
sistemo pri traktado de malpura akvo, rompi monopolon, malfermi
la merkaton, kuraĝigi privatajn entreprenojn kaj alilandajn entreprenojn
aliĝi al investado, konstruado kaj funkciigado de traktado de la
malpura akvo.
En 2000 Ĉinio komencis reformadon de akvoprovizado en
urboj. Nun la trakta proporcio de malpura akvo en urboj atingis
52%.
|