Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio enketos pri sia grundo

Ĉinio investos miliardon da juanoj por enketo pri sia grundo, por garantii sekurecon de grunda medio.

Tion informis kunveno pri poluprevento al grundo okazinta en Pekino la 18-an de julio. Nun poluo okazas al grundo en diversaj lokoj de Ĉinio.

Por bone koni la areon, lokon kaj gradon de poluita tero, Ĉinio faros enketon en la tuta ĉeftero de Ĉinio. La enketo estos plenumita en tri jaroj.