Vespere de la 23-a de julio la 15-a Mondpokala Plonĝa Konkurso fermiĝis
en Changshu, Jiangsu-provinco en Ĉinio. Ĉinaj sportistinoj Guo Jingjing
kaj Li Ting, sportistoj Huo Liang kaj Lin Yue gajnis la ĉampionecojn
de 3-metra saltotabulo de virina duoblo kaj 10-metra platformo de
vira duoblo. Tiel, la ĉina plonĝa teamo gajnis ĉiujn orajn medalojn
de la 10 disciplinoj kaj triumfis en plonĝado de vira grupo, virina
grupo kaj miksa grupo.
Guo Jingjing kaj Li Ting venkis en la finalo per 343.80
poentoj. Usonaj plonĝistinoj Rittenhouse kaj Kelci Bryant superis
germanajn sportistinojn Heike Fischer kaj Ditte Kotzian per 306.30
poentoj kaj gajnis la arĝentan medalon, kaj Heike Fischer kaj Ditte
Kotzian la kupran.
En la konkurso de vira duobla plonĝo de10-metra platformo,
Huo Liang kaj Lin Yue gajnis 104.88 poentojn per la salto de movo
5255B kun koeficiento de malfacileco de 3.8, kaj fine gajnis la
ĉampionecon per 499.08 poentoj. Usonaj sportistoj David Boudia kaj
Thomas Finchum la duan lokon per 443.22 poentoj kaj koreaj ludistoj
Kyung Min Kwon kaj Kwan Hoon Cho la trian.
Tio estas la dua fojo, ke la ĉina teamo akiris ŝlemon
en la mondpokala plonĝa konkurso. La unua fojo estis en la 8-a Mondpokala
Plonĝa Konkurso en Pekino, 1993, en kiu Ĉinio akiris ĉiujn 9 orajn
medalojn.
|