Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Wen Jiabao faris inspekton al plagita regiono

La 22-an de julio, ĉina ĉefministro Wen Jiabao venis al Hunan-provinco en meza Ĉinio, kiun trafis inundo, kaj faris inspekton pri la tiea savlaboro. Li postulis, ke diversnivelaj registaroj bone aranĝu la vivon de la plagitaj popolanoj, por ke iliaj manĝo kaj loĝado estu en ordo, kaj ili havu puran akvon por trinkado kaj medikamenton por kuracado.

Dum inspektado, Wen Jiabao diris, ke koncernaj departementoj devas liveri ĝustan meteogramon kaj havigi al popolamasoj tempon sin prepari kontraŭ eventuala danĝero. Li ankaŭ promesis, ke la registaro helpos la plagitajn popolanojn rekonstrui sian hejmon kaj restarigi produktadon.