Unua paĝo >> Aktualaĵoj


15 fremdlandaj studentoj gajnis la titolon de "Ĉinlingva Sendito"

La 22-an de julio fermiĝis en Pekino la finalo de la 5-a Konkurso "Ĉinlingva Ponto" per Diverslandaj Studentoj. 15 partoprenantoj gajnis la titolon de "Ĉinlingva Sendito" kaj samtempe akiris premion de "Ĉinlingva Ponto" por studi en Ĉinio.

Sume 101 studentoj el 49 landoj partoprenis en la konkurso. Ĝia organizanto diris, ke okazigo de la konkurso celas starigi al diverslandaj ĉinlingvaj amatoroj scenejon por montri ilian talenton, kaj fari la ĉinan lingvon ponto de ilia komunikado.