Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Protekto kaj studo de sanskritaj sutroj sur pattraj folioj en Ĉinio

Lastatempe Kunveno de Protekto de Sanskritaj Sutroj sur Pattraj Folioj okazis en la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Ĉinio decidis fari du-jaran enketon pri la sanskritaj sutroj sur pattraj folioj. Dume koncernaj fakuloj studos fotokopiaĵojn de la sutroj.

Sanskritaj sutroj sur pattraj folioj estas sanskritaj sutroj skribitaj sur pattraj folioj per fera plumo de budhanoj en la antikva Hindio, kiu enhavas budhajn klasikaĵojn, literaturon, leĝojn kaj kodojn de la antikva Hindio. La fruperiodaj kopioj de la sutroj preskaŭ perdiĝis pro religia batalo en Hindio kaj varmego kaj humideco de klimato, dum la sutroj enkondukitaj en Tibeton bone konserviĝis.

La manuskriptoj de la sutroj konservataj en Tibeto estis enkondukitaj de Hindio en la 7-13-aj jarcentoj. Interalie iuj valoraj ununuraj kopioj estas la origino por la sanskrita-tibet-lingvaj tradukistoj entraduko kaj korekto de diversaj sanskritaj klasikaĵoj, referencaj dokumentoj por studi ĉina-hindan kulturan interŝanĝon, kaj unu el la plej valoraj originalaj materialoj en la mondaj klasikaĵoj.

Hu Chunhua, konstanta vicprezidanto de la registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris, ke post kolektado de la sutroj Ĉinio kunlaboros kun alilandaj institucioj rilate la sutrojn por ke la monda kultura heredaĵo ludu pli grandan rolon.