La 24-an de julio, proparolanto de Ministerio de Eksteraj Aferoj
de Ĉinio Liu Jianchao diris, ke Ĉinio serioze esploros la proponon
pri batalo kontraŭ nuklea terorismo elmetitan de Usono kaj Rusio.
Lastatempe usona prezidento Bush kaj rusa prezidento
Putin publikigis komunan deklaron kaj elmetis al la tuta mondo proponon
pri batalo kontraŭ nuklea terorismo.
Liu Jianchao diris, ke preventi nuklean terorismon estas
unu el la plej seriozaj defioj de la internacia socio por protekti
internaciajn pacon kaj sekurecon. Ĉinio bonvenigas ĉiujn klopodojn
utilajn al profundigo de kunlaboro de la internacia socio kaj altigo
de kolektiva kapablo kontraŭ minaco de nuklea terorismo.
|