Laŭ raporto de ĉinaj amaskomunikiloj, kvankam Chen
Shui-bian multfoje esprimis ĉi-jare praktiki "reduktan politikon"
al la ekonomio kaj komerco inter la du bordoj de Taiwan-markolo,
tamen tio ne povas bridi investadon de taiwan-aj komercistoj al
la ĉeftero.
Laŭ donitaĵo publikigita de la taiwan-a instanco lastatempe,
en la unua duonjaro de 2006, la totala sumo de investo de taiwan-aj
komercistoj al la ĉeftero superis 3.5 miliardojn da usonaj dolaroj,
kun kresko de pli ol 35% kompare kun tiu de la sama periodo de 2005,
kaj kreis novan rekordon de investo de taiwan-aj komercistoj al
la ĉeftero en la historio.
Taiwan-aj komercistoj ekinvestis en la ĉeftero en la
80-aj jaroj de la pasinta jarcento.
|