La 25-an de julio Dongguan-Indonezia Foiro de 2006 okazis en Ĝakarto.
Pli ol 400 ĉinoj kaj indonezianoj partoprenis la foiron, kaj entreprenistoj
de la du landoj subskribis komercajn kontraktojn en totala valoro
de 80 milionoj da usonaj dolaroj.
Zhou Zhina, vicurbestro de Dongguan, diris, ke la prilaboraj
entreprenoj kaj eksteraj komercoj de Dongguan rapide kreskis. Indonezio
kun 200 milionoj da loĝantoj posedas grandan merkaton kaj abundajn
naturajn riĉfontojn, tial Dongguan elektis Indonezion kiel sian
unuan fremdlandan merkaton.
Yu Yuling, vicprezidanto de la Ĉina Komisiono sub la
Industria kaj Komerca Gildo de Indonezio, diris, ke Dongguan estas
unu el la fruaj regionoj malfermitaj en Ĉinio kaj ĝiaj industrio
kaj komerco rapide kreskis. Entreprenistoj de Indonezio rigardas
kunlaboron kun Dongguan esperplena.
Dongguan kaj Indonezio jam multjare kunlaboris inter
malgrandaj entreprenoj, kaj Dongguan ĉiujare eksportas al Indonezio
varojn en totala valoro de ĉ. 500 milionoj da usonaj dolaroj. Tamen
mankas kunlaboroj de grandaj kaj mezgrandaj entreprenoj de la du
landoj. La ĉifoja foiro celas grandskalajn kunlaborojn en energio,
komerco kaj investo.
|