La 25-an de julio, ekiris de Tian'anmen-placo de Pekino grand komuna
raporta grupo konsistanta el 10 ĉefaj amaskomunikiloj de Ĉinio kaj
Rusio, kiu iros al Rusio por fari translandan komunan raportadon
por pli ol unu monato.
Ĉi-foja aktivado kun titolo "Ĉina-Rusa Amikeca
Vojaĝo" estas unu el la serio da aktivadoj de la "Jaro
de Ĉinio kaj Rusio". Ĉina ŝtata konsilanto Tang Jiaxuan ĉeestis
la starto-ceremonion kaj diris, ke ĉi-foja aktivado estas "Longa
Marŝo" por disvastigi la grandan amikecon inter Ĉinio kaj Rusio,
kaj ludos gravan rolon por pliigi reciprokan interkomprenon kaj
amikecon inter la popoloj de Ĉinio kaj Rusio.
|