La 25-an de julio Liu Jianchao, proparolanto de la
Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke la ĉina registaro
jam decidis kandidatigi Margaret Chan kun ĉina ŝtataneco, asistanto
de ĝenerala direktoro de la Monda Sana Organizo por ĝenerala direktoro
de la organizo.
La Monda Sana Organizo elektos novan ĝeneralan direktoron
en la venonta novembro. Liu Jianchao diris, ke Ĉinio ĉiam aktive
partoprenas internacian kunlaboron pri sano, alte taksas la gravan
rolon de la Monda Sana Organizo kaj volas fari pli grandan kontribuon
al la monda higiena afero.
|