Vespere
de la 26-a de julio, la 4-a Monda Ĥora Konkurso, kiu daŭris 12 tagojn,
fermiĝis en la Internacia Ekspozicia Centro en Xiamen, Ĉinio. Partoprenis
ĝin ĉ. 20 mil ludantoj de pli ol 400 ĥorgrupoj el Germanio, Ĉinio,
Rusio kaj aliaj 80 landoj kaj regionoj. La konkurso konsistis el
infana ĥoro, religia muziko kaj aliaj entute 26 specoj.
En la konkurso rezultis 177 oraj medaloj, 284 arĝentaj
kaj 73 kupraj. 21 ĉampionoj estis elektitaj el la laŭreatoj de oraj
medaloj. Latvio akiris la plej multajn ĉampionecojn, 3, kaj Ĉinio
(inkluzive Hongkong kaj Taiwan) gajnis 52 medalojn.
Gunter Titsch, prezidanto de la Internacia Kultura
Interŝanĝa Fonduso, diris en ferma ceremonio: "Ĉi-foja ludo
rompis la rekordojn de la pasinteco kaj estas ĝis nun la plej grandskala,
bela kaj impresa ĥora ludo. Xiamen en 2006 estiĝos neforgesebla
mejloŝtono de ĥoraj Olimpikoj."
|