Vespere
de la 25-a de julio, Khiyam, suda vilaĝo de Libano kaj rezidejo
de inspektoroj de UN en Libano, estis bombita de Israelo. 4 observantoj
de UN, inkluzive de ĉino Du Zhaoyu, estis mortigitaj dum la bombado.
La 26-an, Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio ege surpriziĝas pro
tio kaj forte kondamnas la krimon, esprimante funebron al la trafitoj
kaj sinceran kondolencon al iliaj familianoj. Ĉinio postulas, ke
koncernaj flankoj garantiu sekurecon de pacprotektantoj de UN kaj
urĝas la konfliktantojn tuj ĉesigi militon kaj kiel eble plej frue
reveni al intertrakta kaj politika solvo.
Ĝenerala sekretario de UN Kofi Annan publikigis deklaron
samtage. Li diris, ke Israelo "intence bombis" la celon
de UN en suda parto de Libano. Li postulis, ke la israela armeo
ĉesigu tian atakon kaj faru enketadon pri tio.
|