En
la unua duonjaro de la kuranta jaro, la Tibeta Aŭtonoma Regiono
akceptis ĉ. 600 mil en- kaj eksterlandajn turistojn kaj enspezis
de tio pli ol 500 milionojn da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro).
Tion konigis Champa Phuntsok, prezidanto de la Tibeta
Aŭtonoma Regiono la 26-an de julio. Li diris, ke post la ekfunkcio
de la Qinghai-Tibeta Fervojo en la 1-a de julio, grande pliiĝis
la nombro de turistoj al Tibeto. Oni antaŭvidas, ke en la dua duonjaro
de la kuranta jaro la nombro de turistoj al Tibeto superos 2 milionojn.
|