Matene de la 28-a de julio, memorigo de la tertremo antaŭ 30 jaroj
en Tangshan okazis en Tangshan, Hebei-provinco, Ĉinio. Antaŭ la
monumento de la tertremo, postvivintoj de la tertremo kaj reprezentantoj
de la urbanoj prezentis flor-korbojn al la 240 mil mortintoj. La
popolo en Tangshan diversmaniere funebris pri siaj familianoj pereintaj
en la katastrofo.
La 28-an de julio 1976 okazis tertremo de 7.8 gradoj
laŭ Riktera skalo en Tangshan kaj la tuta urbo ruiniĝis de tio.
Post 30-jara konstruado, la hodiaŭa Tangshan fariĝis industria bazo
de fuelo kaj krudaj materialoj kaj posedas kolonajn industriojn
de karbo, ŝtalo kaj elektro.
|