La 26-an de julio fermiĝis en Kuala-Lumpuro la Konferenco de Eksteraferaj
Ministroj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio
kaj Korea Respubliko. La prezidanta deklaro publikigita de la konferenco
kondamnis Israelon pro atako kontraŭ observejo de UN en suda Libano
kaj esprimis funebron al kvar mortigitaj observantoj de UN.
Eksteraferaj ministroj postulis, ke la israela registaro
kaj UN kune faru tutflankan enketon pri tiu afero kaj urĝis, ke
la internacia socio kaj la Sekureca Konsilio de UN akcelu realigon
de armistico, por antaŭenpuŝi realigon de justa, konstanta kaj ampleksa
paco en la mezorienta regiono.
|