La 26-an de julio Zhang Lijun, vicestro de la Ŝtata
Mediprotekta Administracio de Ĉinio, diris, ke la administracio
faros en la tuta lando ekzamenon pri specialaj programoj de protektado
de trinkakvaj fontoj.
En la unua duonjaro de la kuranta jaro, la Ŝtata Mediprotekta
Administracio de Ĉinio traktis 86 mediajn akcidentojn, kaj plej
multaj el ili rilatis akvopoluadon.
Zhang Lijun diris, ke la Ŝtata Mediprotekta Administracio
de Ĉinio esploros polucadojn kaj kaŝitajn danĝerojn, kiuj minacas
sekurecon de trinkakvaj fontoj.
|