Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis la 4-aj Tutlandaj Specialaj Olimpikoj de Ĉinio

Vespere de la 29-a de julio, la 4-aj Tutlandaj Specialaj Olimpikoj de Ĉinio inaŭguriĝis en la Internacia Ekspozicia Centro de Harbin, ĉefurbo de Heilongjiang-provinco en nordorienta Ĉinio. Ĉina ŝtata konsilanto Chen Zhili ĉeestis la inaŭguron kaj deklaris ĝin malfermita. En la inaŭguro, sinsekve salutis Zhang Zuoji, prezidanto de la ĉi-fojaj Olimpikoj kaj provincestro de Heilongjiang, Timothy Shriver, prezidanto de la Komitato de Internaciaj Specialaj Olimpikoj, Deng Pufang, prezidanto de la Ĉina Kriplula Federacio kaj Liu Peng, estro de la Ŝtata Sporta Administracio de Ĉinio.

La 4-aj Tutlandaj Specialaj Olimpikoj de Ĉinio estas organizitaj de la Ĉina Kriplula Federacio, la Ŝtata Sporta Administracio de Ĉinio kaj la Komitato de Ĉinaj Specialaj Olimpikoj, kaj aranĝita de la popola registaro de Heilongjiang. “Egaleco, Partoprenado kaj senĉesa sinfortigado”, la spirito de Specialaj Olimpikoj estos eksplikita de 1418 sportistoj el 31 provincoj, aŭtonomaj regionoj, municipoj, la produkta kaj konstrua armeo de Xinjiang, Hongkong, Makao, Taibei de Taiwan-provinco kaj speciale invitita delegacio de Korea Respubliko.

La olimpikoj fermiĝos en la 4-a de aŭgusto. En la 7 tagoj la sportistoj konkursos en kurado, ĵetado, pilkado, naĝado kaj pezlevado kaj prezentos programerojn.

La Komitato de Ĉinaj Specialaj Olimpikoj fondiĝis en 1985 kaj fariĝis membro de la Internaciaj Specialaj Olimpikoj en julio samjare. Ĉinio okazigis trifoje specialajn olimpikojn en la jaro 1987, 1991 kaj 2002. Ĉi-fojaj specialaj olimpikoj superis la aliajn en nombro de disciplinoj, skalo kaj normo.