La 29-an de julio, Feng Lan, estro de la departemento
pri edukado-scienco-tekniko sub la Ĉina Ŝtata Komisiono de Nacimalplimultaj
Aferoj, diris en Pekino, ke Ĉinio pliintensigos konstruadon de instruistoj
en la nacimalplimultaj regionoj.
Tion ŝi diris en la inaŭguro de la trejna kurso de kamparaj
instruistoj en nacimalplimultaj regionoj de Ĉinio. En la kurso partoprenas
pli ol 80 instruistoj. La ĉina registaro planas kontinue funkciigi
tiajn kursojn por kulturi pli da instruistoj por nacimalplimultaj
regionoj.
|