Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Tibeto ĉiutage akceptas 5000 vizitantojn

Post kiam la Qinghai-Tibeta Fervojo ekfunkciis la 1-an de julio, ĉ. 5000 vizitantoj ĉiutage veturas al Tibeto.

De la 1-a ĝis la 20-a de julio, Tibeto akceptis pli ol 300 mil vizitantojn, kaj 30% el ili veturis trajne.

Champa Phuntsok, prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris, ke la akcepta kapablo de iuj vidindaĵoj de Tibeto plu leviĝos. En la dua duonjaro Tibeto, kun Lhasa kiel la ĉefa loko, fortigos konstruadon de turismaj instalaĵoj kaj servoj kaj garantios komfortecon kaj sekurecon de la vizitantoj.