Vespere de la 31-a de julio, inaŭguriĝis en Xiamen,
Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio la 3-a Piana Arta Festivalo
de Gulangyu kaj la Piana Konkurso de Ĉinaj Geknaboj. La festivalo
okazas en ĉiu dua jaro, kaj la ĉi-foja konkurso estas organizita
de la Ĉina Asocio de Muzikistoj kaj koncernaj departmentoj de Xiamen.
La festivalo enhavas konkurson de tutlandaj geknaboj, 7 specialajn
koncertojn kaj pianan someran kampadon.
En la konkurso partoprenis 168 geknaboj en fakaj kaj
nefakaj kategorioj de 6 niveloj.
Intertempe okazos recitaloj de Sun Yingdi, akirinto de Ora Premio
de la 7-a Internacia Piana Konkurso de Franz Liszt, Qin Chuan, akirinto
de "Pariza Premio" de la Internacia Moderna Piana Konkurso
de Messiaen, usona muzika doktoro Maill, kiu multfoje akiris premiojn
en internacia piana konkurso, kaj fama rusa pianistino Elinna Botnikova.
La temo de la somera kampado estas "Piano, Arto
kaj Festo". Pli ol mil geknaboj el Taiwan, Hongkong, Makao
kaj internaj lokoj partoprenos la muzikan festivalon, vizitos la
Pianan Muzeon de Gulangyu kaj aŭskultos la prelegojn de famaj pianistoj.
|