Je la 10-a horo de la 30-a de julio laŭ la loka tempo, inaŭguriĝis
la 91-a Universala Kongreso en la itala urbo Florenco organizata
sub la patroneco de prezidanto de la Itala Respubliko Giorgio Napolitano.
UEA-prezidanto Renato Corsetti prezidis la inaŭguron. La kongreson
partoprenis pli ol 2100 samideanoj el pli ol 60 landoj. La kongresa
temo estas "Lingvoj, Kulturoj kaj Edukado al Daŭrigebla Evoluo".
Tuj post la malfermo komenciĝis diversaj proprameroj.
La unua kunsido pri kongresa temo enkonduke emfazis la lingvajn
aspektojn aŭ implicojn de eduksistemaj praktikoj en Eŭropo kaj Barato,
kaj de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN. Tri fakuloj unue diskutis
inter si kaj poste invitis la publikon aliĝi al interŝanĝo de opinioj.
En tiu tago, inaŭguriĝis ankaŭ Internacia Kongresa Universitato.
De lundo ĝis vendredo okazados kunsidoj kaj prelegoj.
|