Unua paĝo >> Aktualaĵoj


En la unua duono de 2006 moderiĝis streĉiteco de elektroprovizo en Ĉinio

En la unua duono de la kuranta jaro, la situacio de streĉiteco de elektroprovizo estis pluapaŝe moderigita kaj la nombro de provincoj, kiuj suferas de nesufiĉeco de elektroprovizo, malpliiĝis de 25 al 4 en la lasta junio.

De junio en 2002, sekve de la rapida disvolvo de la nacia ekonomio, en Ĉinio aperis nova situacio de manko de elektra energio. Por kiel eble plej frue malstreĉi la kontraŭdiron inter proponado kaj bezono de elektroenergio, Ĉinio rapidigis konstruadon de elektrejoj.