La 2-an de aŭgusto, la Kompanio de la Qinghai-Tibeta Fervojo okazigis
gazetaran konferencon por konigi la funkciadon de la fervojo. La
Qinghai-Tibeta Fervojo la unua en Ĉinio aplikis por trajno ekbruligan
tempokontrolan sistemon kaj tergloban lokalizan sistemon. En la
pasinta monato, la ekspedo de trajnoj estas akurata kaj la funkciado
estas bona.
Baldaŭ ekfunkcios pasaĝeraj trajnoj de Guangzhou, ĉefurbo
de Guangdong-provinco en suda Ĉinio kaj Ŝanhajo al Lhasa. Krome,
por kontentigi la transportan bezonon de varoj, koncernaj departementoj
planas funkciigi pli multajn kursojn.
|