Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao telegrafis al Castro
kun bondeziro pri lia sano

La 1-an de aŭgusto, ĉina prezidanto Hu Jintao sendis telegramon al Fidel Castro, la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, prezidanto de la Kuba Ŝtata Konsilantaro kaj prezidanto de la Ministraro, kaj nome de la kompartio, registaro kaj popolo de Ĉinio esprimis sinceran konsolon al prezidanto Fidel Castro pro lia malsaniĝo kaj elkore deziras al li fruan resaniĝon.

Fidel Castro proklamis la 1-an de aŭgusto pere de la kuba ŝtata televidstacio, ke post operacio lia sanstato estas stabila kaj la animstato bona.

La 31-an de julio, Fidel Castro diris en deklaro, ke pro hemoragio en stomako kaj intesto li enhospitaliĝis kaj devas ricevi operacion. Lia povo estas provizore plenumata de Raul Castro, la unua vicprezidanto de la Kuba Ŝtata Konsilantaro.