Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Tajfuno kaj tropika ŝtormo kaŭzis morton de 646 homoj en Ĉinio

En julio, la forta tropika ŝtormo Bilis kaj tajfuno Kaemi, kiuj surteriĝis ĉe Ĉinio, kaŭzis morton de 646 homoj, kaj rektan ekonomian damaĝon de pli ol 30 miliardoj da juanoj.

Tion anoncis vicestro de la departemento pri prognozo kaj malpliigo de katastrofo de la Ĉina Buroo pri Meteo en Pekino la 2-an de aŭgusto.