La 3-an de aŭgusto malfermiĝis la Dua Pekina-Tokia Forumo en Tokio,
Japanio, iniciatita de la Ĉina Tagĵurnalo, Pekina Universitato kaj
japana organizo NPO. Wang Yi, ĉina ambasadoro en Japanio kaj Shinzo
Abe, ĉefsekretario de Kabineto de Japanio, partoprenis la ceremonion
kaj faris paroladon.
La forumo estas nova platformo por antaŭenpuŝi la "publikan
diplomation" kaj la interrilatojn de Ĉinio kaj Japanio, kaj
akceli la interkomprenon kaj komunikadon. La forumo alternate okazas
ĉiujare en Ĉinio kaj Japanio.
La forumo en unu kaj duonaj tagoj havas temon "Vizaĝe
al la azia estonteco — establi novajn ĉina-japanajn rilatojn".
La delegitoj de la du flankoj diskutis pri "ampleksa interŝanĝo
kaj kunlaboro de Ĉinio kaj Japanio" , "resurso, fuelo
kaj medio — komuna temo de Ĉinio kaj Japanio" , "koni
historion kaj superi historion — rekonstrui interfidon kaj kunlaboron".
|