Lastatempe Liu Qi, prezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj
Olimpikoj, diris, ke en la pasintaj 5 jaroj post kiam Pekino komencis
prepari la Olimpikojn, ĉiuj difinitaj celoj realiĝis laŭplane.
Liu Qi konigis la ĝeneralan situacion de la prepara
laboro: la konstruado de la sportejoj por la Olimpikoj progresas
glate. La konstruado de novaj sportejoj kaj renovigo de plejparto
de la malnovaj sportejoj jam komenciĝis, kaj la konstruado de la
koncernaj akcesoraj instalaĵoj procedas laŭplane.
La organiza laboro de konkursoj iras glate kaj la tagordoj
de la konkursoj estis ellaboritaj. La Olimpikoj en 2008 enhavos
28 disciplinojn kun 38 branĉoj kaj 302 subbranĉoj. Nun, la Internacia
Olimpika Komitato (IOK) jam aprobis ĉiujn tagordojn. Ĉiuj konkursaj
sportejoj, la estroj de la 28 disciplinoj kaj plejparto de la trejnaj
sportejoj estis konfirmitaj.
Krome, fondiĝis la preparaj institucioj en Qingdao
por velado kaj en Tianjin, Ŝanhajo, Shenyang kaj Qinhuangdao por
la antaŭfinalaj matĉoj de piedpilko. Konfirmite de IOK, la rajdarta
konkurso okazos en Hongkong anstataŭ en Pekino.
De la komenco de la preparo de la Olimpikoj, la Organiza
Komitato de Pekinaj Olimpikoj organizis aktivadojn por elekti la
emblemon, talismanojn, sloganon kaj olimpikan kanton. La slogano
“Unu Mondo, Unu Sonĝo” plene esprimas la amon de la ĉina popolo
al la Olimpikoj kaj ĝian deziron progresi kaj disvolviĝi kune kun
la monda popolo. Nun la projekto pri torĉo-transsendado de la Olimpikoj
kaj ĝiaj inaŭgura kaj ferma ceremonioj estas ellaborataj.
|