Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio akceptos 300 mil fremdlandajn studentojn

Nun pli kaj pli multaj fremdlandaj studentoj studas en ĉinaj universitatoj. En la estonteco Ĉinio akceptos 300 mil fremdlandajn studentojn.

Cao Guoxing, estro de internaciaj kunlaboroj kaj interŝanĝoj sub la Ministerio de Eduko de Ĉinio, diris, ke en la pasintaj 4 jaroj la nombro de fremdlandaj studentoj akceptitaj de Ĉinio plimultiĝis ĉiujare je 20%. En 2005 estis 140 mil fremdlandaj studentoj en Ĉinio. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio liveros stipendion al 10 mil fremdlandaj studentoj.