La 6-an de aŭgusto Ĉinio restarigis la diplomatiajn rilatojn kun
Ĉadio. Ĝis nun Ĉinio jam starigis kun 169 landoj la diplomatiajn
rilatojn.
Vespere de la 6-a de aŭgusto Li Zhaoxing, ĉina eksterafera
ministro, kaj Ahmad Allam-mi, ĉada ministro de eksteraj aferoj kaj
integrigo de Afriko, subskribis en Pekino la Komunan Komunikon de
Ĉinio kaj Ĉadio pri Restarigo de la Diplomatiaj Rilatoj.
Poste la dulandaj ministroj interŝanĝis opiniojn pri
ambaŭflankaj interrilatoj kaj pri internaciaj kaj regionaj problemoj
kune zorgataj.
La du landoj starigis la diplomatiajn rilatojn en la
28-a de novembro, 1972. Sed en la 12-a de aŭgusto, 1997, la ĉada
registaro restarigis la tiel nomatajn diplomatiajn rilatojn kun
Taiwan, malobservante la principon de la komuna komuniko de Ĉinio
kaj Ĉadio pri starigo de la diplomatiaj rilatoj. En la 15-a de aŭgusto
de la sama jaro la ĉina registaro deklaris ĉesigi la diplomatiajn
rilatojn kun Ĉadio.
|