Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Publikiĝis piktogramoj de
la Pekinaj Olimpikoj en 2008

La 7-an de aŭgusto, la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj publikigis la piktogramojn de la Olimpikoj de 2008.

La sportaj piktogramoj titolitaj kiel “belo de sigelila ideogramo” konsistas el 35 disciplinoj, kiel atletiko, jakto, volano kaj basbalo. La piktogramoj, surbaze de sigelilaj ideogramoj, kombinas interesajn antikvajn skribaĵojn sur animalaj ostoj kaj bronzaj objektoj kun simplaj modernaj figuroj. Ili estas facile distingeblaj kaj memoreblaj. La piktogramoj havas fortan kontraston de nigra kaj blanka koloroj, kaj similas al la emblemo “ĉina sigelilo”. Ĝi enhavas fortan ĉinan kulturan karakteron kaj montras klarajn sportajn trajtojn kaj belecon. La piktogramoj estas harmonia unuiĝo de tradicia kulturo kaj moderna desegnado.

La piktogramoj, la emblemo, la talismanoj kaj la slogano komponas vidindaĵojn de la Olimpikoj de Pekino, kaj estos vaste aplikataj kiel direkto-indikiloj, montriloj kaj dekoracio en- kaj ekster sportejoj.