Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ŝanhaja unua blanka libro pri investa medio por eksteraj komercistoj

La 7-an de aŭgusto, Ŝanhajo publikigis sian unuan blankan libron pri investa medio por eksteraj komercistoj.

La blanka libro ĉiuflanke konigas pri la ĝenerala investa medio de Ŝanhajo por eksteraj komercistoj kaj konigas la nunan staton de Ŝanhajo pri intelekta proprieto, prosperigo de la urbo per scienco kaj tekniko, internacia financa centro, ŝanhaja monda foiro, kosto por komercaj aferoj kaj aliaj temoj rilataj al eksteraj komercistoj.

Ŝanhajo funkcias kiel grava fenestro de la reformado kaj malfermo de Ĉinio kaj de akcepto de ekstera kapitalo. Ĝis la fino de la lasta jaro Ŝanhajo sankciis pli ol 40 mil programojn investitajn de eksteraj komercistoj, kaj la fakte utiligita ekstera kapitalo superis 59.7 miliardojn da usonaj dolaroj. Lastjare la totala sumo de interezoj de eksteraj entreprenoj en Ŝanhajo proksimiĝis al 66.8 miliardoj da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro).