Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Oficisto de UN: ĉina internacia savtaĉmento posedas mondan nivelon

La 7-an de aŭgusto Arjun Katoĉ, oficisto de la Oficejo de UN pri Kunakordigo de Humanismaj Aferoj, diris en Shijiazhuang, ĉefurbo de Hebei-provinco en norda Ĉinio, ke la ĉina internacia savtaĉmento progresas kaj jam posedas mondan nivelon.

Tion li diris, kiam li ĉeestis la Azi-Pacifikan Kontraŭtertreman Ekzercadon de 2006 en tiu ĉi urbo. Li diris ankaŭ, ke en la pasintaj 5 jaroj la ĉina internacia savtaĉmento bone plenumis internaciajn savadojn en Alĝerio, Irano, Indonezio kaj aliaj landoj. Li esperas, ke la savtaĉmento en malfacilaj kondiĉoj plue bone plenumos savadojn en diversaj partoj de la mondo.