Lastatempe fotografisto Feng Xuemin, loĝanta en Japanio, ekspoziciis
siajn verkaĵojn “Nostalgio — Vojaĝo en Ĉina Kulturo” en la centra
oficejo de UN. Vicĝeneralaj sekretarioj Chen Jian, Anwarul Chowdhury
kaj aliaj altaj oficistoj de UN, kaj pli ol 100 delegitoj kaj vicdelegitoj
de ĉ. 20 membrolandoj partoprenis la malfermon.
Liu Zhenmin, vicdelegito de Ĉinio al UN, diris en la
malfermo, ke la verkaĵoj de Feng Xuemin montras la disvolviĝon de
multnacia kulturo de Ĉinio kaj la vivon de la ĉina popolo. Li esperas,
ke la ekspozicio povos esti ponto kunliganta popolojn de landoj
kun malsamaj kulturoj.
Anwarul
Chowdhury alte taksis la agadon de Feng, kiu multjare loĝas eksterlande,
sed ankoraŭ profunde zorgas kaj sopiras sian hejmlokon pere de siaj
fotaĵoj. Li anoncis, ke UN okazigos pli da ekspozicioj prezentantaj
diversajn facetojn de ĉinaj kulturoj por kreskigi la interkomprenon
de la popoloj.
Feng dudekkelkajn jarojn klopodis por la ĉina civilizacio
kaj fotografio, kaj ĉifoje 60 fotoj montris la belecon kaj morojn
de ĉinaj urbetoj.
En 1985 Feng ekstudis en Japanio, kaj ĝis nun li jam
vojaĝis 60 fojojn inter Ĉinio kaj Japanio pro lia arta kreado. Liaj
verkaĵoj gajnis aplaŭdon en Japanio, Usono, Kanado kaj Francio.
|