La 8-an de aŭgusto inaŭguriĝis en Urumqi, ĉefurbo de la Xinjiang-a
Ujgura Aŭtonoma Regiono, la 7-a Pinta Konferenco de Azi-Pacifikaj
Urboj. La ĉeestantaj delegitoj kune diskutos pri problemoj en urbanizado.
La temo de la konferenco estas "Harmonia disvolviĝo de urboj".
En la konferenco ĉeestis kelkdek delegitoj el 17 urboj
de Ĉinio, Korea Respubliko, Rusio, Japanio, Tajlando, Kirgizstano,
Taĝikstano kaj aliaj landoj kaj la Homa Loĝa Programo de UN kaj
aliaj organizoj.
|