Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 3-a Monda Deklamado de la Ĉinaj Klasikaĵoj

Lastatempe la 3-a Monda Deklamado de Ĉinaj Klasikaĵoj malfermiĝis en Taibei, Taiwan-provinco, Ĉinio. En la malfermo mil geknaboj de diversaj lokoj de la mondo unuvoĉe deklamis La Grandan Lernadon, Analekton de Konfuceo kaj aliajn klasikaĵojn. La deklamado estas farata ankaŭ en Nankino kaj Xi'an en Ĉinio, Malajzio kaj Singapuro. Dekoj da miloj da ĉinoj el 20 landoj kaj regionoj partoprenis la agadon.

La deklamado okazis tri fojojn kaj la antaŭaj du okazis en Hongkong kaj Pekino. En la lastaj jaroj, multaj lernejoj en Ĉinio okazigas deklamadon kaj postulas al la lernantoj bone koni Tri-ideogramajn Regulojn, Analekton de Konfuceo kaj La Grandan Lernadon.